Sebto

Denove ni venas prokraste antaŭ vi, leganto, kun nova Kajero el la Sudo, tiu de julio, eĉ se ĝi aperas aŭguste. Kvankam ĝi estas dediĉita al tri elstaraj hispanoj —kvar, se ni kalkulas kun Ramiron de Maeztu, kies ĉefverkon ni legas de kelkaj jaroj—, nia prokrasto utilas nun al komento pri la gravaj aferoj, kiuj okupas la amasmediojn hispanajn kaj eksterlandajn pri Sebto, unu el niaj du urboj afrikaj. Eksterlandoj sendube demandas sin pri tio, kio okazas en Hispanio. Jes, estas neeble nei tio, ke nia lando estas diferenca, ĉu ne? Nunaj tempoj alportas al ni eventojn, kiujn neniam antaŭe ni travivis. Jes, Hispanio estas diferenca!, kiel tiu fama slogano proklamis dum la lastaj jaroj de Frankismo.

Tiutempe la celo estis altiri turistojn al nia lando por ke ili lasu siajn fremdan monon ĉi tie. Sed nun venas ne nur turistoj, sed ĉefe kontraŭleĝaj enmigrintoj. De ĉiam estas kondiĉoj por eniri alian landon en la mondo. Se oni deziras, ekzemple, viziti Marokon, oni devas alporti pasporton, monon sufiĉan por resti tie dum la tempo, kiun oni intencas, kaj havi hotelĉambron, aŭ almenaŭ lokon kie oni povos dormi. Sufiĉe logike, ĉu ne?

Sed laste ni atestis, ke pli ol sesdek mil homoj perforte venis en hispanan urbon Sebto (Ceuta, hispane) sen tio, ke la polico hispana povis malebligi tion. Ĉu nia registaro sciis pri tiu plano? Laŭ ties memdiro, ne, laŭ la polico mem, jes. Ili raportis al registaro pri tiu intenco sufiĉe frue por ke la armeo estu lokata ĉe la landlimo, sed oni faris nenion. Sekve, dekoj da miloj da homoj eniris la urbon kaj vagadis sen vestaĵoj, sen manĝaĵoj, sen celoj. La loĝantoj de Sebto ne kuraĝis eliri siajn hejmojn, kaj komercistoj ne kuraĝis malfermi siajn lokojn.

Venas la problemo, laŭ mi, de konsidero populara —almenaŭ en Hispanio— pri tio, ke ne temas pri krimuloj, sed pri homoj, kiuj nur serĉas pli bonan vivon en Eŭropo, ne necese en Hispanio. Tamen, Hispanio estas Eŭropo, kaj la ceteraj landoj de nia kontinento protestas, ĉar enirinte nian landon, ili rajtos translokiĝi en la ceteran Eŭropon. Pro tio dudek du landoj jam petis, ke oni nuligu la spacon ŝengenan por Hispanio por malebligi tion. Laŭ mi tio estas prudenta movo, kaj oni devus fari tion tiom longe kiom la nuna registaro de Hispanio estos en potenco.

Mi ne dubas, ke multaj homoj ne vidas kongrue, ke ni havadas du urbojn en Afriko, Sebto kaj Meliljo, kaj samtempe ni petas Brition redoni al ni la urbon kaj teritorion de Ĝibraltaro. Eĉ en naiva verko de Stieg Larsson, La viroj, kiuj ne amis virinojn, Lisbeth Salander demandas al si ekzakte tiun aferon: Kial hispanoj petas Ĝibraltaron, kaj samtempe tenas du urbojn en Maroko? Sed la du aferoj ne estas samaj: Sebto kaj Meliljo estis hispanaj multe pli frue ol Maroko ekzistis, dum Ĝibraltaro estis cedata kiel militpredo post la Milito de Sukcedo je 1713ª, kune kun la insulo Menorko. Poste Anglujo redonis la insulon, sed ne Ĝibraltaron, pro tio, ke de ĝi oni povas kontroli la ŝipfluon en kaj ekster Mediteraneo. Kaj tio ne okazis antaŭ Hispanio ekzistis, sed pli ol miljaro post nia lando sendependiĝis. Eble oni ne memoras, ke pro tiu packontrakto de Utreĉ, Hispanio devis akcepti disvendadon da sklavoj en Hispanameriko, kie ĝis tiam sklaveco ne ekzistis, male al tio, kio okazis en Usono kaj anglaj teritorioj de Ameriko. Sed ni parolos pri tio alian fojon.

Se Sebto kaj Meliljo iam apartenos al la Reĝlando de Maroko, ties loĝantoj iĝus subuloj anstataŭ civitanoj. Mi iam aŭdis en Kongreso de Esperanto, ke Israelio estas Eŭropo, kaj tio ŝokis min, ĉar klare ĝi estas en azia kontinento. Tamen, mi komprenas, ke la civilizo kaj kulturo israelaj estas eŭropaj, aŭ tiom simila al eŭropa, ke oni ne povas klare vidi la diferencojn. Sed Sebto kaj Meliljo estas kaj kulture, kaj civilize, kaj gente tute eŭropa, kvankam marokanoj jam vivas tie ankaŭ, homoj, kiuj laŭleĝe eniris la urbojn kaj iĝis hispanoj laŭ niaj reguloj kaj kulturo.

Mi invitas tiujn homojn, kiuj pledas, ke enmigrintoj rajtas serĉi pli bonan vivon eĉ kontraŭleĝe, ke ili gastigu ilin en siaj propraj hejmoj. Mi ne tion faros, ĉar mi postulas, ke oni devas honori leĝon, ĉar tio diferencigas nin disde barbaroj. Se oni deziras veni en Eŭropon, oni honoru la leĝojn de Eŭropo. Dura lex, sed lex, diris romianoj: Leĝo povas esti dura, sed tamen observenda.