Pastro Marjana
Pedro Carlos gonzález Cuevas

Sekvante la antropologon Clifford Geertz, oni povas diri, ke ekzistas tri apartaj kulturaj perspektivoj por difini la formiĝon kaj de individuoj kaj de kolektivoj: la religia, la scienca kaj la estetika.

Laŭ nia opinio, la superreganta faktoro en la hispana kunteksto estis la religia, ĝis la 20ª jarcento, almenaŭ. Kaj efektive, sendube, la plej signifa faktoro en la politika kaj kultura formadoj de la hispana nacieco estis la kristana tradicio en sia katolika variaĵo; kaj en la materialoj portataj de ĉi tiu tradicio.

Katolikismo dotis la diversajn tendencojn de la hispana penso per serio da filozofiaj, teologiaj kaj politikaj supozoj, kiel ekzemple providencialismo, la eskatologia perspektivo kaj la ĉeesto de klare naturaj juraj elementoj, percepteblaj en la kritikoj de Makjavelo kaj en la diskutoj pri la signifo de la malkovro de Ameriko. La Baroka kaj Kontraŭreforma periodoj markis la apogeon de ĉi tiu kulturo, kies fundamento estis katolika politika teologio.

Unu el la plej reprezentaj figuroj de ĉi tiu kulturo estis, sendube, Pastro Juan de Marjana, kies morton antaŭ kvarcent jaroj oni nun memorigas.

Naskita en Talavera en marto 1536, li estis baptita la 2an de aprilo kiel filo de nekonataj gepatroj, kvankam ekzistas suspektoj, ke lia patro estis la Dekano de Talavera, Juan Martínez de Marjana. La nomo de lia patrino estis Bernardina Rodríguez. Tre juna, li estis sendata studi ĉe la Universitato de Alkala', kie li restis nur mallonge, akceptite kiel membro de la Societo de Jesuo en 1554. Li kompletigis siajn komencajn ekleziajn studojn ĉe la seminario de Simankas kaj daŭrigis siajn studojn pri teologio kaj klasikaj lingvoj denove en Alkala'. Poste, li estis sendata de la Societo al la Roma Kolegio kaj poste al la Sorbono, ankaŭ por instrui teologion, kie li doktoriĝis. Pro supozeblaj sankaŭzoj, Marjana, kiu vivis ĝis okdek ok jaroj, petis sian translokigon al Hispanio, kie li estis sendata al Toledo en 1574. Ĉiukaze, ĉi tiu denaskulo de Talavera estas unu el la plej universalaj hispanaj pensuloj. Teologo, historiisto, politika pensulo kaj ekonomikisto, liaj verko kaj vivo estis studotaj de pastroj, politikaj pensuloj, historiistoj kaj ekonomikistoj, kiel Alonso de Andrade, Jaime Balmes, Francisco Pi y Margall, Joaquín Costa, Francisco Garzón, Marcelino Menéndez Pelayo, Ignacio Valentí, Jorge Cirot, Pedro Urbano González de la Calle, Marcial Solana, Manuel Ballesteros Gaibrois, G. Lewy, Alan Soons, Murray Rothbard kaj Gonzalo Fernández de la Mora. La preskaŭ kompleta silento pri Marjana en la pridubinda verko de José Luis Abellán, Historia crítica del pensamiento español (Kritika Historio de la Hispana Penso), estas frapa. Ĉiuj akademiuloj kaj ekzegezistoj pri la indiĝeno de Talavera konsentas, ke li estis brila kaj klera homo, kaj samtempe fiera, obstina, kritika kaj ribelema. Pensulo tiel polemika en la vivo kiel li estos post la morto.

La respublikano Francisco Pi y Margall konsideris lin perfida homo, hipokrita pastro, kies ĉefa ideo konsistis el ĉiopova teokratio. Por la tradiciisto Marcelino Menéndez Pelayo, li estis ia baptita stoikulo, senhalta cenzuristo de princoj kaj popoloj. La liberal-libertariano Murray Rothbard priskribis lin kiel ekstremisman akademiulon, nekorupteblan moraliston, ĉiam kritikan pri la potenculoj, sed same kritikan pri la amasoj, kiel montras lia malakcepto de taŭrobatalado.

Marjana estis la granda historiisto de la baroka Hispanio.

Historiae de rebus Hispaniae komencis publikiĝi je 1592ª en Toledo kaj konsistis el dudek libroj komence, kaj tridek poste. Ekde 1601, ĝi aperis en la kastilia lingvo kiel Ĝenerala Historio de Hispanio. Ĝi estis dediĉata al Filipo la 2ª kaj poste al ties heredanto, Filipo la 3ª. La hispanisto Fernando Wulff konsideras ĝin la plej grava verko de hispana historiografio. En ĉi tiu verko, Marjana prezentas sin kiel disĉiplon de Livio. Li komencas sian verkon per geografia priskribo de Hispanio. La historio komenciĝas per la fruaj reĝoj, daŭras per la Rekonkero, kaj finiĝas per la morto de Ferdinando la Katolikulo. Li konsideras Kastilion kiel la nukleon de la nacio kaj Katolikismon kiel la spiritan fundamenton de la hispana popolo, ekde la konvertiĝo de Recaredo. La hispana trajektorio kulminas per la regado de Izabela kaj Ferdinando. Ĉi tiu verko restis aktuala ĝis la 19ª jarcento, kiam Modesto Lafuente publikigis sian Ĝeneralan Historion de Hispanio. Tamen, Marjana estas pli konata en Hispanio kaj eksterlande kiel politika pensulo. Pri la Reĝo kaj la Reĝa Institucio, verkita en la latina lingvo, estis lia plej polemika verko, eĉ estante malpermesita kaj publike bruligita en Francio, post la atenco kontraŭ Henriko la 4ª fare de François Ravaillac, ĉar ĝi estis interpretita kiel legitimiga reĝmortigo. Marjana argumentis, ke la absoluta potenco de la monarko devas esti moderigita de aliaj institucioj, kiel ekzemple la Eklezio, Katolikismo, ĉar per si mem ĝi emis al tirana eraro. Sekvante la principojn de natura juro, Marjana argumentas, ke tera justeco, ne nur kiel virto sed ankaŭ kiel konkreta historia ordigo de socia vivo, originas el Dio, kun la bono estante laŭleĝe efektivigita per natura juro. La justa ordo do ne estas homa kreaĵo, sed dia; ĝi estas parto de la kosma ordo, kaj la sola funkcio de la homo estas kompreni, apliki kaj defendi ĝin. Justeco estas kompleta nur en Dio, tiel ke homa justeco konsistigis nur neperfektan partoprenon en dia justeco. Marjana konsideras la Monarkion preferinda al la Respubliko, kiel regado de unu homo konsilata de elito de saĝuloj, kaj kiu regas por la bono de la socio kiel tuto. Alie, se ĝi estas perversa, ĝi finas en la plej granda ebla tiraneco kaj la plej abomena formo de registaro. Tiraneco konsistas el la malobeo de la natura ordo. Ĝi estas la regado de avideco, arbitreco kaj pasioj. La tirano konas neniujn limojn aŭ leĝojn. La bona reĝo defendas la malfortulojn; administras justecon; serĉas la komunan bonon kaj volonte submetiĝas al la leĝoj; praktikas la leĝojn kun modereco; aŭskultas plendojn kaj peticiojn; strebas al la komuna bono kaj traktas siajn subulojn kiel siajn infanojn. Kontraste, tiranoj estas ĉiam malamataj. Kaj, pro tio, ili estas timataj, ĉar multaj estis mortigitaj, kio, en ekstremaj kazoj, estas komprenebla kaj eĉ pravigebla. Tamen, Marjana rekomendas, ke subuloj estu paciencaj pri la decidoj de la monarkoj, sed en tre gravaj kazoj, la monarko povas esti konsiderata publikan malamikon kaj povus esti ekzekutata, defende de sia popolo.

Kaj ĉi tiu povo forigi lin ne loĝas nur en la komunumo, sed en iu ajn individuo. La proponoj de Marjana havontas longdaŭran influon. Dum la Dua Respubliko, ili estis uzataj kiel kontribuantoj al la monarĥiista revuo Acción Española (Hispana agado) por pravigi la rajton al ribelo kontraŭ la sekularigaj kaj revoluciaj politikoj de la maldekstraj registaroj.

La Reĝo ne estis cenzurata en Hispanio. La sorto de Marjana kiel ekonomia pensulo kaj socia kritikisto estis malsama. Kiel ekonomikisto, li estis interpretata kiel antaŭliberala, antaŭulo de John Locke. Aliaj, kiel Joaquín Costa, vidis lin kiel antaŭulon de Henry George kaj lia agrara kolektivismo.

Lia verko De monetae mutatione, verkita en 1609ª, en kiu li kritikis la monajn reformojn de Filipo la 3ª kaj lia favorato, la Duko de Lerma, provokis la proceson kontraŭ Marjana kaj la cenzuron de la libro. Kiel Joseph Schumpeter atentigis, la problemo levita de Marjana estis ĉefe morala. La homo el Talavera kondamnis, ke malvalorigo kaj registara enmiksiĝo en la valoron de valuto povus nur kaŭzi gravajn ekonomiajn kaj sociajn problemojn. Malvalorigo estis kaŝata imposto, kiu ŝarĝas la privatan posedaĵon de subuloj. Krome, neniu monarko havas la rajton trudi impostojn sen la konsento de la socio kiel tuto. Je sepdek tri jaroj, Marjana estis malliberigata kaj procesata pro sia defendo de ĉi tiuj principoj. Li estis akuzata pri la krimo de malrespekto. La tribunalo deklaris la jezuiton kulpa, sed la papo rifuzis puni lin, do li fine estis liberigata. Tamen, la libro estis plene cenzurata kaj elpurigata.

Kiel nekoruptebla viro, Marjana ne hezitis kritiki sian propran religian ordenon, en sia Diskurso pri la Malsanoj de la Societo, kie li kondamnis ĝian rigidan, preskaŭ militistan disciplinon.

Ĉi tio provokis la cenzuron de Claudio Acquaviva, Ĝenerala Superulo de la Societo. Tamen, Marjana ne revokis siajn poziciojn; kaj Acquaviva fine forlasis la polemikon.

Marjana mortis la 17an de februaro 1624ª, en Toledo. Kvarcent jarojn post lia morto, ni povas konsideri la jezuiton ekzemplo por sekvi, ne nur pro liaj inteligenteco, saĝo, kaj erudicio, sed ankaŭ pro lia nekoruptebla digno kaj kritika spirito. En ĉi tiu malhela horo por Hispanio, personecoj de tiu kuraĝo estas bezonataj, fronte al la konformisma atmosfero. Ĉar ni devas reakiri unuecon, dignon kaj politikan dececon.

Kaj tiam la ekzemplo de Juan de Marjana denove estos aktuala, por gvidi nin reen al la estonteco.

Fuĝi de konformismo kaj banaleco estas hodiaŭ kategoria morala, politika kaj socia imperativo.

Estu tiel.