Redaktore

La redaktoro de Kajeroj el la Sudo Kajeroj el la Sudo funebras la perdon de elstara esperantisto, ano de HALE kaj bona homo. Ĉio alia povas esti problemo solvebla, sed ne plu eblos viziti nian amikon je Callosa de Segura, ne vane morto estas la sola nesolvebla problemo.

José María Bernabéu Franco estis la unua Prezidanto de nia asocio, kaj li ĉiam rilatis al HALE. Li estis bona homo, kies helpon oni ja povis prikalkuli. Li estis laste kasisto ĉe ni. Kiam komencis problemoj, li estis kritika al ni, sed kiam li vere konsciis pri kio la afero temis, li vere apogis nin. Kiam li lernis pri nia projekto Gazetoteko Lanti, li faciligis la aferon al mi, kaj havigis sian privatan gazetotekon por ke mi prenu ĉion, kion mi bezonu pri tiu iniciato.

Jozefo Maria Bernabéu en Gvardamar de l' Segura.

Kelkaj monatoj antaŭ sia morto, li respondis intervjuon ĉe si, kiun ni publikigas en la venontaj paĝoj, tiel montrante sintenon sian. Ankaŭ li publikigis je niaj paĝoj artikoleton pri samurbanino de Callosa del Segura je numero 33-a (“Malaperinta laborista familio el Kaljosa el Segur’”), en januaro de 1997. Pri aliaj aferoj de sia vivo ni parolis, kaj vi legos je paĝo 5-a.

Li longe vivu je niaj memoro kaj koroj, kvankam vivo daŭrigas, kaj estas aliaj aferoj, kiujn oni devas pritrakti. Kaj ne estas neglektebla tiu, ke kelkaj anoj de SAT deziras nuligi tiun rolon, kiun nia asocio havas kiel LEAo. Kvankam la afero estas grava, ni nur informas pri ĝi koncize. La venontan numeron ni ankaŭ montros al HALEanaro nian reagon. Sed nune ni estimas, ke ĉio konsistas el komplika miskompreno, kaj ni esperas, ke la afero solviĝos favore baldaŭ.

Aliflanke, estas la afero de la milito de Irako kaj la ŝanĝo pri la registaro de Hispanio. Tio ankaŭ estas grava afero, kiu vere influos nian nuntempan historion pli ol oni povas imagi. Oni scias, ke je ĉiu milito, vero estas la unua perdo, kaj oni atestas ĉiun tagon, ke niaj amaskomunikiloj kaŝas gravajn aspektojn pri tio, kio okazas. Oni troigas kelkajn detalojn, dum ke silentas aliajn. Dirinte pri ili al kelkaj amikoj, ili reagas, dirante, ke ili ne deziras aŭskulti tion. Tia civitanaro, tia amaskomunikiloj!

Ĉijare estas la sesdeka datreveno de la invado de Normandio fare de la usona armeo. Neniu plendo pri tio, tamen, eĉ se tio estis la sola afero, kiu malebligis Ŝtalinon konkeri la Okcidentan Eŭopon, kiam konkerante la orientan parton de Germanio, la Ruĝa Armeo de Sovetunio trovis la usonajn soldatojn. Tiuj ĉi ne havis tiom multe da tankoj, sed ili jam havis la Atombombon, alidirite la bombo de paco pro tio, ke la milito malvarmiĝis dum kvindek jaroj pro ĝi.

Ni estas, kaj ĉiam estos, kontraŭ cenzuro kaj arbitraciaj decidoj. Pro tio ni havas la plezuron publikigi la artikolojn de José Luis Pérez Óvilo, kiuj estis cenzuritaj de ĵurnaloj lokaj de Mursjo, La verdad (la vero) kaj La opinio (la opinión), nomoj ŝajne mokeskaj...

La lasta parto de la Enkonduko en muzikon temas pri grava kantisto Frank Sinatro, alidirite La voĉo pro la beleco de lia kanto. Mi esperas, ke ĉi tiu numero plaĉu al vi.

Al antaua artikolo Kajeroj ~ Kajero 62 ~ Esperanto Hispanio Sekvonta artikolo
Muziko: Interludo, de la Opero Karmen, de Georgo Bizet.