Informoj de l' Prezidanto

Prezidanto de HALE, Johano Antono Kabezos Estimataj HALEanoj kaj legantoj de la Revuo Kajeroj el la Sudo!

Normale la parolado de la Prezidanto estas parolado pri sukceso, atingo aŭ kuraĝigo, kio estas devo de persono kun grava posteno ĉe institucio aŭ asocio.

Sed tiun ĉi fojon mi, kiel Prezidanto ne povas fari same, ĉar mi havas malbonan novaĵon.

Kiam HALE kongresis en interreto, kiam la aferoj SAT-HALE estis preskaŭ en la paĝoj de Historio, SAT, denove, surprizas nin kiam, kontraŭlege, eksigas HALEn el sia sino.

Mi bedaŭras, ke SAT estas kopio de la Inkvizicio, tamen malbona kopio, kaj kiam ne ekzistas respekto pri sia propaj leĝoj, kiam SAT atakas siajn leĝojn, kiam SAT ne respektas sian Statuton, oni certe povas kompreni, ke mi ne havas bonan paroladon kaj aperas situacio tia, ke HALE ne plu apartenas al SAT, ke SAT eksigis al HALE…, sed la estraro de HALE ja apartenas al SAT. Cu oni komprenu tion? Tio signifas ke SAT eksigas HALEn, sed ĝi ne eksigas la estraron de HALE.

SATeH povas aparteni al SAT, same kiel HALE, sed la diferenco estas granda ĉar la tuta estraro de HALE apartenas al SAT, malkiel SATeH, ĉar la Prezidanto de SATeH ne apartenas al SAT.

Kiel oni povas kompreni, tio estas kampanjo de SAT kontraŭ HALE, la progresema Asocio.

Sed ne ĉio estas malbona novaĵo, ĉar HALE kongresis kaj jam aperis en Kajeroj la nova HALE kiel progresema asocio. En HALE ne ekzistas inkvizicio, HALE estas insulo de liberpenso kaj ĝi estas kontraŭ la penso unika.

Antaŭ du aŭ tri numeroj aperis artikolo pri Mitoj de la Intercivitana Milito, kaj en tiu numero aperas artikolo Kontraŭ la mitoj de la intercivitanta milito. Mi bedaŭras, ke Sennaciulo, kiu devas esti organo de liberpenso, cenzuris artikolon de la Prezidanto de HALE. Se la prezidanto de SAT sendus artikolon al Kajeroj el la Sudo, tiu ĉi artikolo aperus. Se ili estas vere progresema viroj kaj virinoj, ili devas pripensi pri tio ĉio.

En la venonta numero Kajeroj publikigos la aferon SAT-HALE, se Sennaciulo aŭ la Prezidanto de SAT volas kontraŭargumenti nian pozicion, la paĝoj de Kajeroj estas malfermitaj por ili. Ĉar HALE defendas liberpenson eĉ kiam oni kritikas HALEn.

La estraro studas la programon Pioniroj. Tiun programon mi sendis al la Prezidanto de Valencia Esperanto Federacio, kaj li konsentís. Kiam mi estis Prezidanto de VEF mi proponis la programon Pioniroj, kaj en tiu ĉi momento VEF kaj HALE povas kunlabori en ĝi.

Johano Antono Cabezos,

prezidanto.

Al antaua artikolo Kajeroj ~ Kajero 62 ~ Esperanto Hispanio Sekvonta artikolo
Muziko: Havanankanto, de Opero Karmen, verkita de Georgo Bizet'.