Movado

LA MOVADO EN KAJ EKSTER IBERIO

Barcelono.
    La venontan Ĝeneralan Asembleon de HALE oni okazigos Julie 1990 en la kataluna urbeto Sant Cugat del Vallés, tre proksima al Barcelono, profitante similajn aranĝojn el la 50a Hispana Kongreso de Esperanto, de la 11a ĝis la 16 de Julio 1990.

Nia k-ino MovadoTrini Garcia-Cobacho, de la O.K.K., atentigas nin, ke ĉiuj kongresaranĝoj disvolviĝos en la konstruaĵo "Borja", tre konata de la SAT-anaro, ĉar ĝuste tie okazis en 1986 la 59a SAT-Kongreso, kaj, ĉar la menciita kongresejo estas samtempe restadejo, ŝi indikas al ĉiuj interesatoj:

  1. Kiuj deziras restadi en la kongresejo "Borja", bonvolu komuniki tion al la Kongresa Sekretariejo: Grupo de Esperanto "Jozefo Anglés", Apartado 335.- 08190-SANT CUGAT DEL VALLÉS ĉar fakte en ĝi estas dormo-ĉambroj nur por 150 personoj.
  2. La ĉambroj estas nur dulitaj (duŝo kaj  necesejo estas sur la etaĝo).
  3. Oni povas garantii rezervon de disponeblaj ĉambroj nur por la plej frue ricevitaj antaŭmendoj.
  4. Loĝado kun plena pensiono en tiu kongresejo kostas entute po 3.500 pesetojn po persono kaj tago.
  5. Antaŭmendoj por rezervo estos traktataj nur post ricevo de 30% de la kosto de la tuta restado.

......            ......            ......            ......   

Aŭstrio.- Decidite en Illerstissen, la 63a SAT-Kongreso okazos en LINZ (Aŭstrio), de la 4a ĝis la 11a Aŭgusto en 1990. La organizan Kongresan Komitaton prezidas k-do Max Hollinger, Gruberstrs. 65.-A-4020 LINZ (Aŭstrio).

La kongreso promesas esti pli ol interesa: la revekiĝo de libera laborista Esperanto-Movado en la Eŭropa orientaj landoj indas je atenta studado kaj trafaj oportunaj decidoj fare de la SAT-kolektivo. Cetere la kongreslando estas ja belega kaj ĝiaj ĉarmaj pejzaĝoj adekvataj por malstreĉiĝo kaj ripozo de tiuj libertempaj tagoj. Informoj pri tiu Kongreso en la menciita adreso.

......            ......            ......            ......   

SABADELL.-
Kiel ni jam sciigis niajn legantojn, impona monumento honore al nia Majstro, D-ro L. L. Zamenhof estis jam starigata en la kataluna urbo Sabadell. Ŝajnas definitiva la dato por ĝia inaŭguro, la 17an de Decembro, kaj oni atendas ricevi tre baldaŭ la programon por scii, kiel ni, la partoprenontoj, festos tiun eventon.

......            ......            ......            ......   

FRANCIO.-
Niaj kolegoj de SAT-Amikaro anoncas tre interesan kongreson okazontan la 14/15/16 kaj 17 de Aprilo 1990 en la urbo BONDY (Departemento Seine-Saint Denis) situanta je dek kilometroj nordoriente de Parizo.

La kongresaj programeroj kaj la manĝoj okazos en la urbodomo, kaj ampleksa Esperanto-Ekspozicio estos malfermita al la publiko en sufiĉe granda salono de la menciita oficiala institucio, de la 2a ĝis la 22a de Aprilo 1990. Ni ne dubas pri la sukceso de niaj gekamaradoj!

......            ......            ......            ......   

Kaŭno (Litovio)  
Bonvenon al vi, SAT-Frakcio BET-26 (26a Baltia Esperantista Tendaro), kiu enviciĝas nun inter la laborista familio de popoloj vivantaj en demokratio kaj libero, post tiom da jaroj de subpremado kaj deviga silento. Bonvenon al vi, kaj tutkoran inviton al tiuj aliaj Grupoj de Orient-Eŭropaj popoloj, kiuj sin sentas inklinaj sekvi saman vojon kun samaj celoj.

Solidare, ni nin sentas kontentaj akompanataj de vi, kaj se iamaniere ni povas helpi vin, estu certaj ke ni tuj respondos pozitive al viaj demandoj kaj petoj. Momente, "Kajeroj el la Sudo" flugos ĝis via lando (tiel baldaŭ kiel ni scios vian adreson) por reprezenti nin antaŭ vi.


Kajero 4ª ~ En PDF (paĝo 16ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo