Kajero 48-a: la kovrilo.

Nian kovrilon ni dediĉas al momento, kiam Robert Kaminsky polurigas la nomon de Zamenhof en ties strato de urbo Lodz en Pollando. Ŝajnas paradokse, ke post sukcesi havi stratojn dediĉitajn al Zamenhof aŭ al Esperanto, oni ne zorgas pri ili. Se la urbo forgesas pri ili, ni esperantistoj devas zorgi, ke ili estas puraj kaj legeblaj. Tion almenaŭ proponas grupo da lodzanoj.

Kaminsky purigas

Jakvo Schram diras interesajn pensojn pri Naciismo, internaciismo kaj sennaciismo. Kvankam ĝi estas longa eseo, mi ne povis ne fini legi ĝin je unu sido (seninterrompe). Mi kredas, ke tio okazos al vi ĉiuj, do mi ne cedis al tento tranĉi ĝin en du partojn. Pli ol eble aperos reagojn al liaj vortoj -fakte, ili aperis al mia Respondo al naciisto, kiu estas multe malpli valora-, kiujn ni publikigos, se ili havas sufiĉan kvaliton kaj etikedon.

Tria kovriltemo estas tiu artikolo, de ni prikomentitan en la antaŭa numero de Kajeroj el la Sudo, la reago de Giorgio Silfer al artikolo de Laszlo Szilvasi La 20-jara jubileo de la (t)Raŭma Manifesto , kiun ni presis en nia antaŭa numero.

Fine, mi devas aldoni kelkajn vortojn por klarigi kial ĉi numeron mi pretigis du monatojn pli frue ol atendate. El unu flanko, mi ne tre bone englutis tion, ke la numero de aprilo ne aperis, kaj el alia flanko, mi trovis sufiĉe da materialo por plenigi la 24 kutimajn paĝojn de nia magazino. Eĉ kelkajn mi devas lasi por la venonta! Tio signifas, ke nia magazino havas sufiĉe da bona sano. Fakte neniam antaŭe fartis tiel bone. :-)

Al legita artikolo ~ Kajero 48 ~ PDF (paĝo 1ª) ~ Kajeroj ~ Al la venonta artikolo
Muziko: Bolero, De Antonio Cano, komponita en 1850.
Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 28-an de decembro de 2000.