Kunveno de HALE

Je la 12-a de novembro de 2000 kunvenis la ĝenerala asembleo de HALE por la lasta fojo dum la lasta jarcento, je la sesa kaj duono vespere, estante la tagordo jene:

  1. La kongreso de SAT en Alikanto.
  2. Kajeroj el la Sudo.
  3. Financoj.
Ni kunvenis amike kaj kamaradece, tamen :-)
  1. Rilate al la unua punkto, kamarado Marteno Bustin' proponas Kamaradon Jozefon Marian Bernabeŭn kiel Prezidanton de la Kongresa Loka Komitato, sed li rifuzas, ĉar li estas katolika. Finfine oni decidas, unuanime, ke la prezidanto de tiu komitato estu Marteno Bustin' Benito, kaj sekretariino de la Kongreso estu Lija Tatojan. Ĉeestantaj lorkanoj pretas kunlabori por sukceso de la kongreso. Aliaj komitatanoj estas Juan Antonio Cabezos Martínez, José María Bernabeŭ Franco kaj Jesuo de las Heras, krom la anoj de la Grupo de Esperanto Piro Estas Frukto. Oni kalkulas, krome, kun helpo de Pedro Ruiz García kaj José Pina Tuells, kiuj tamen ne estos komitatanoj.

    Oni konsentas pri proksima kunveno rilate al Kongreso en Callosa del Segura, ĉar ĝi kuŝas duonvoje inter Alikanto kaj Mursjo. Tiu decido ne estas unuanima, ĉar estas unu voĉo kontraŭa.

  2. Kajeroj el la Sudo. Marteno Bustin' petas, ke oni publikigu fundajn artikolojn rilate al SAT en preskaŭ ĉiu numero, ĉar celoj de ĝi estas instruado de Esperanto kaj varbado al SAT. La redaktoro invitas ĉiun ĉeestanton verki ilin kaj sendi al li por publikigo. Intertempe, li povas publikigi nur tion, kion li havas. Oni petas ankaŭ, ke oni publikigu la unuan paĝon de la Statuto de SAT, kaj ke ĝi estu ofte publikigita en la magazino.

    Grava afero, denuncita de Marteno Bustin' ankaŭ, estas, ke oni publikigas artikolojn en nia organo, kiujn Snajpero akre kritikas. Sekve al tio, estis reago de José Pina, la redaktoro kaj de la Prezidanto de HALE. Por bone klarigi tiun aferon, oni denove legas laŭte la sekvantajn artikolojn:

    1. Provizordungaj perentreprenoj, de falangisto Fernando Letamendía.
    2. Faŝismo, hipokriteco kaj aliaj fiaĵoj, de Snajpero (en Laŭte!, ne disponebla en la reto.)
    3. Limoj al liberesprimo, de José Pina.

      Kamarado Bustin' diris, ke oni ne metu tiujn artikolojn en Kajeroj el la Sudo, ĉar Falango estas io hontinda. Dum la unuaj tagoj de la Hispana Milito ili mortigis milojn da homoj, da maldekstruloj. Do, mi ne komprenas vian laŭdadon de falangismo. Pri la progresismo de Falangismo, mi diras, same kiel Snajpero, Fi! Tio neniel helpas HALEn.

    4. Redaktora artikolo en la numero 48-a. Marteno referencas al artikolo de Vinlas Markov en SAT-Amikaro.
    5. Pri pasia reago al alies opinio, artikolo publikigita en numero novembra, 48-a. Fakte tio estas eltiroj de la redaktora politiko.
      Marteno finas dirante, ke tiuj artikoloj ne utilas al HALE.

  3. Financoj. José María Bernabeŭ, nia kasisto, diras ke estas en nia konto nur 23 960 pesetoj. Estas multaj anoj de HALE, kiuj pagas nur je la fino de la jaro, eble pro malzorgo pri la afero aŭ forgeso, sed oni uzas tiun monon ekde la unua de januaro. La asocio ne bankrotis ankoraŭ ĉar kelkaj sindonaj anoj pagas kelkajn jarojn antaŭe, sed tio ne estas justa. Ni ĉiuj subtenu nian asocion.

La kunveno finis je la oka kaj duono vespere.

Kajero 49 | Kajeroj
Muziko: Zambra, de granada Juan Marín.
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon,
30-an de januaro de 2001
rdon,
30-an de januaro de 2001 -->