Redaktore:

Datrevenoj havas magiajn trajtojn de persistado, rea laboro, fido pri tio, kion oni faras, kaj priestonta pretendo. Ĉi foje nia kovrilo ne plu verdas, sed rozkoloras pro tio, ke ni intencas esprimi tiun amon, kiun ni havas al tio, kion ni faras. Bulteno ne estas unuadirekta komunikado: vi, legantoj, ankaŭ respondas, kaj ne nur per viaj reagoj -viaj nereagoj ankaŭ diras pli ol ŝajne.

Pri nia lasta krizo estas variaj sintenoj: estas tiuj, kiuj diras, ke Kajeroj el la Sudo estas tro densaj, estante artikoloj veraj cerbaj masturbadoj inter amikoj, kiuj kondutas kvazaŭ malamike. Aliflanke rangas tiuj, kiuj diras, ke nia magazino estas tre varia kaj lerniga, kompare al aliaj umbilikismaj esperantaj magazinoj. Vero eble kuŝas aliloke, ĉar laŭ mi amikeco tute ne rilatas al interkonsento deviga, kaj inteligento ne postulas ŝafan akcepton de opinioj. Mi ŝatus, ke nia magazino estu plej kleriga kaj pensiga, kaj sekve, ĉiaj opinioj estas ne nur bezonataj por pli bona disvolvo de nia agado, sed ankaŭ dezirataj. En globala mondo nuna, ideoj ja mankas.

Tamen, kelkaj esperantistoj havas tre klarajn ideojn, kiel Joao Manoel Aguilera montras en paĝo 7-a, aŭ la anoj de la Klubo de Campinas, kiuj proponas alternativan Kongreson de Esperanto en Brasilia de la 15-a al la 20-a de julio 2001, laŭ la informo, kiun ni publikigas je la paĝo 9-a.

Per piednoto mi promesis, ke ni publikigos la faman verkon de Boleslaŭ Prus, La Faraono, laŭ la fama traduko de Kabe, kaj tion ni komencas ĉi numere. Kajeroj el la Sudo tiel volas festeni sian jariĝon, kaj kiam ni finos publikigi la tutan verkon -laboro por kelkaj jaroj!-ni daŭrigos la publikigadon de aliaj interesaj literaturaj verkoj, se la sperto estis utila.

Peter Holt, ano de HALE, forpasis antaŭ nelonge. Ni funebras lin per la artikolo, kiu Annice Szrajbman verkis por La Verda Proleto, en paĝo 7-a, kaj libere mi tradukis lian poemon, The Good Citizen.

Dancistinoj egiptaj Sed ni ridetu per tiuj artikoloj, Eseo pri la germana kaj Kia estis Jesuo?, kiujn Toloyen sendis al mi. Pli pensiga estas tiu artikolo, Kunvivo, kiun Matías proponas al ni por konsideri.

Kelkajn rimarkojn mi mem antaŭenmetas por pripenso al vi, okaze de tiuj artikoloj de kamarado Marteno Bustín Benito en nia antaŭa numero. Mi invitas al debato kaj pensigo okaze de tio.

Ankaŭ Johano Antono profunde parolas pri unueco kaj naturo, du temoj ne facile unuigeblaj.

Mi esperas, ke denove vi ĝuos la legadon de nia bulteno. Se ne, mi atendas vian kritikon.

Jesuo


kovrilo Kajero 50 | Kajeroj~ Redaktore
Muziko: Variaĵoj, pri datrevena popola kanto, verkitaj de Jesuo de las Heras.

Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon,
25-an de aprilo de 2001.