Kajero n-ro 57-a: Redaktore:

Redaktoro havas la gxojon prezenti la numeron 57-an.

Lastan decembron ni publikigis la numeron de oktobro, kaj tio vere ĉagrenis min. Pro tio mi klopodis publikigi tiun ĉi numeron, la numeron de januaro, en januaro mem, aŭ frue en februaro. Tiel ni rehavas nian normalan paŝon.

Ne multaj aferoj okazis, sekve, en la dumeco de nur unu monato. Tamen, ni havas multe diri al vi.

Plej grave, la dujarcentiĝo de elstara muzikisto, Ludoviko Hektor Berljoz', pri kiu oni legu je la antaŭlasta paĝo de nia magazino. Se vi povas viziti nian magazinon en Interreto, vi havos la plezuron aŭskulti kelkajn el liaj multevaloraj verkoj, inter ili la plej ŝatatan de mi, la Fantazian Simfonion kompletan. Dankon al sinjoro David Siu pro lia interpreto.

La balotado en HALE jam finis, kaj la Prezidanto parolas al vi pri tio en la sekvanta paĝo. Je la kvina paĝo ni lernos pri tio, kion oni faris la lastan Tagon de Zamenhof, en Alikanta restoracio. Mi sidis apud Marteno kaj Lija, kaj ni ĉiuj havis tre agrablan festumadon, kongrue kiel taŭgas al esperantistoj. Aŭgusto Casquero sciigas al ni pri tio, kiel oni festumis tiun tagon en Pollando mem, en paĝo 14-a. En la oka paĝo, Ariádene parolas pri saŭdado, nova koncepto por multaj esperantistoj..., aŭ ne?

En la paĝo 10 mi denove publikigas la Statuton de HALE, jam publikigita en numeroj 33-a (antaŭa versio) kaj 34-a (modifoj) de nia magazino.

En la paĝo 13-a Toloyen diras al ni pri la graveco de blanka papero, kaj pri kion oni povas fari per ĝi diras al ni Isabel Acevedo en paĝo 21-a, kie ŝi parolas pri la milito hodiaŭa.

Paĝo 15-a portas la artikolon de Adolfo Vezelay pri sennaciuloj, kaj je la 16-a ni trovas denove nian amikon La Faraono, de Prus (kaj Kabe!)

Mi esperas, ke la legado de nia magazino estu lerniga kaj fruktodona. Se tion ni ne sukcesas fari, plaĉus al mi scii kial. Ne hezitu skribi al mi tiucele.


Muziko: Allegretto al aire español (ĝojeto al etoso hispana), verkita 54-a bis de Fernando Sor ĉirkaŭ 1834, kaj interpretita je du gitaroj de mi mem je 2003. :-)

Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 31-an de januaro de 2003.


Al Mancxeto Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Infomo de la Prezidanto