Redaktore.

Je la memoro de veraj respublikanoj.Denove

Denove venas ni antaŭ vi kelkajn tagojn post la lasta numero de Kajeroj el la Sudo, ĉar ni ne volas, ke denove okazos tio, kio okazis lastan jaron.

Denove vi ĝuos ĉapitron de mia verko Vivu la Respubliko!, kiu estis mia unua libro eldonita sur­pa­pere. Ĉifoje temas pri Prezidenteco de Respubliko, kaj titoliĝas La kvar mulistoj. En tiu alsopirata respubliko hispana, la 3ª, tio, kio okazas en Katalunio nun ne eblus, ĉar tio ne eblis dum la 2ª.

S-ro Pina denove regalas nin per sia artikolo Demografia vin­tro kaj Tergloba Kri­zo, kiun mi trovas in­teresa, eĉ se kelkaj homoj povas obĵeti al liaj proponoj. Ĉu es­tas tro multe da ni? Ki­on oni povas fari sol­vi la problemon?

Kiel kutime, ni legas la majstran verkon kaj tradukartaĵon La Faraono, de Boleslaŭ Prus', tradukitan de Kabe, ĉifoje la 42ª ĉapitro. Mi decidis korekti kelkajn malnovaĵojn, kiujn la verko enhavas, kaj eble iam mi sucesos korekti ilin ankaŭ en tiuj ĉapitroj de ni jam publikigitaj pere de ĉi tiu magazino, celante iam publikigi la tutan verkon per aparta surpapera eldono. Eble kelkaj el vi ne aprobos tion, sed la celo aperigi tiun verkon en nia magazino estas por ke novaj esperantistoj praktiku Esperanton. Ne, vere ne estas nova traduko, sed nova polurigado de senkoheraĵoj, kiuj troviĝas, kiel majuskloj en nomo de landano kaj ankaŭ nomo de ties lando: fenico anstataŭ Feniciano: se la lando estas Fenicio, la naciano estas fenico, ne feniciano.

Kiam la magazino jam estis preta, okazis nova politika tertremo en Hispanio, ĉar la gvidanto de la plej voĉdonata partio en Hispanio la lastan 20-an de decembro decidis ne reprezidentiĝi, kaj tio kaŭzis multe da akra diskutado en niaj televidoj. Mi mem opinias, ke tio estas tre ruza movo de li, kvankam vere li ne povis fari ali­ma­niere: se la aliaj partioj ne volas kunlabori kun li, li ne havas ŝancon formi registaron, do li nun de­vas atendi ĝis kiam la ali­aj partioj faros ion..., kaj se tio ne eblas, ni denove estos vokitaj baloti. Kaj denove mi petos la nevoĉdonon, pro tio, ke ĉi tio ne estas demokratio. Se oni dezi­ras rememori pri tio, kio demokratio estas, oni relegu mian libron Vivu la Respubliko!, kiun oni povas ricevi kontraŭ du eŭroj surpapere, aŭ nur unu digitale. Pli detalan informon pri tiu verko, kaj ankaŭ fragmenton, oni povas legi ĉe  mia verkista paĝo.

Ĝis baldaŭ!

Jesuo.




retresu~ Numero 93ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko LantiPDF progresu