Kulturo Hispana flago Brita flago sago

Sukcesa Librofoiro

De la 21ª ĝis la 23ª de septembro okazis libra foiro en Mursjo, dek jarojn post la lasta. Ĉi tiu estis la 16ª, kaj esperantistoj ne havis budon, sed mi kunlaboris kun Eldonejo MCRC. Tio estas akronimo de Movo Civitana por Res­pu­bliko Konstitucia, do en Esperanto MCRK.

Librofoiro en Murcia de post dek jaroj La rilato de tiu budo, nombro 11ª, kaj de la fo­iro mem, al Espe­ranto, estas vere mí.

En apuda foto oni vidas MCRCanon Ger­mán Beteta, kaj mi mon­tran­­te ĉef­ver­kon de An­­to­nio Gar­cía-Tre­vi­jano Forté, Teorio Pu­ra de Demokratio, kiun mi konsilas vin legi, kaj pri kiu mi pre­zen­tos recen­zon en ĉi tiuj paĝoj en nu­mero 101ª, kaj no­veleton mian, ¡Viva la Repúbica!, kiun vi jam legis ekde ĉi tie.

Tiu verkisto, mor­tin­ta la lastan 28an de februaro, defendas per siaj verkoj, ke en Hispanio, kaj ankaŭ en la cetera Eŭropo, ne ekzistas demokratio, sed oni povus starigi ĝin, se oni sukcesus krei kaj adopti vere demokratian konstitucion. El liaj libroj mi prenis la ideojn, kiujn mi defendas en miaj artikoloj politikaj ĉi tie, ĉar ili estas logikaj.

Preterpasantoj interese demandis nin pri niaj libroj, scivolemaj pri afiŝo, kiu estas sur dekstra muro en nia budo, dirante citaĵon de Platon': Prifajfi politikon kostas, ke regu nin la plej malbonuloj. Kaj niaj kvar demandoj: 1 Kial ni havas prezidenton, kiun ni ne elektis? 2 Kio estas la origino de korupteco? 3 Kiel via politika reprezentanto nomiĝas? kaj 4 Kio estas kolektiva libereco? Kaj ĉefdemando: Ĉu vi havas respondojn al tiuj ĉi demandoj?


Kajero 100ª ~ Kajeroj ~ In PDF (page 7ª) ~