Movado Hispana flago Brita flago sago

UK 103ª

Finfine venis la tagon, kiam nia 103ª Kongeso okazis. Ne malbone por tio, kion oni diras, ke Esperanto ne progresas! En ĉefurbo atlantika, kie ni ĝuis la varmajn veteron kaj kunesto de geamikoj esperantistaj, kiujn ni retrovis, eĉ se ne kelkajn, kiujn ne plu estas inter ni. Tamen, Esperanto progresas.

Kvankam mi jam konis la urbon, mi nur vizitis mallonge ĝin antaŭe. Sed mi konis de ĉiam la kanton de Amalja Rodrigeŝ Lisboa Antigua:

Lisboa, velha cidade,
Cheia de encanto e beleza!
Sempre a sorrir tão formosa,
E no vestir sempre airosa
O branco véu da saudade
Cobre o teu rosto linda princesa!
Lisbon', urbo malnova
Plena da ĉarmo kaj belo!
ĉiam ridetante tiom bela
kaj vestante ĉiam eleganta.
Tiu vualo nostalgia
kovras vian princinan vizaĝon!
Amalia Rodrigeŝ'

Do la 27an de julio amiko esperanta akom­panis min al ĉefurbo portugala, kaj post longa pilgrimado tra la ega konstruaĵo flughavena ni venis en taksion, kiu portis nin al Hotelo sufiĉe luksa, sufiĉe malmultekosta. La venontan tagon ni lernis kiel uzi la lisbonan metroon, kaj estis ĉe la Kongresejo, la Fakultato pri Ĵuro. Ni eraris pri la lokiĝo de la akceptejo, sed ne sole ni, ĉar prezidanto de UEA ankaŭ legas sidante sur ŝtuparo, kiam ni alvenis. Subite oni avertis al li telefone, kaj li marŝis aliloken. Ni sekvis lin kaj baldaŭ ni triope estis en la vera akceptejo, tie, kie taksiisto dekomence celis lasi nin, ĝis kiam mi vidis longan flagon kun vorto Esperanto, kaj haltigis lin en la erara loko.

Ĉe ĉefa kongresejo Unuafoje mi forgesis preni mian karteton kiel kongresanon, kaj oni devis serĉi min per mia identigilo, sed antaŭ oni sukcesis trovi min, mi petis de ĝentila samideano trovi la sekvantan kongresnumeron al tiu de mia amiko, ĉar ni aliĝis kune al la 103ª. Jam kun mia kongreskarto sur mi, komencis mi retrovi gesamideanojn, kaj plendi pri neĉeesto de tiuj mankantaj. Ofte lastatempe ankaŭ mi mankis, kaj eble mankos venontjare kaj poste, sed estas plezure renkonti geamikojn, mi notas. Fakte, jen la plej konvena flanko de Universalaj Kongresoj de Esperanto. Oni ofte povas plendi, ke temas pri granda komerca afero fare de firmao UEA, sed vera es­pe­ran­tis­to prifajfas la aferon, kom­pre­nante, ke tiu alporto de espe­rantistoj okazigas la eventon plej grava pri Esperanto en la mon­do, por ke oni vidu, ke Esperanto ekzistas, kaj ke ĝi profitas al ni; kaj aldone, ke estas ni tiuma­ni­ere ĉef­ro­lu­loj pri tiu grava evento en la his­to­rio de homaro, kaj certe de nia movado esperanta. Ni partoprenu, se ni havas monon, kaj ne parto­prenu, se ne havas ĝin, sed apogu tiun iniciaton sincere, kaj lernu pri ĝi pere de magazinoj, kiel Kajeroj el la Sudo. Evidente, par­topreni kostas monon, sed vidu, ke ne nur ama­to­rojn senpagajn, sed ankaŭ profe­si­u­lojn oni bezonas igi la aferon marŝi bone. Kaj tiujn lastajn oni devas pagi.

Universala Kongreso estas tro densa prirakonti detale ĉi tie, sed mi kunhavos al vi la personan impreson de kongresano, el tiuj kongreseroj, kiujn mi partoprenis. Kiel sciate, ofte okazas kelkaj eroj samtempe, eĉ sep, mi kalkulis; do oni devas elekti laŭ siaj preferoj. Fakte nur Internacia Foiro, kaj Nacia kaj Internacia Vesperoj estis solaj, sendependaj eventoj, por ke ĉiuj povas ĉeesti.

Jomo koncertumas Pri tiu antaŭlasta, Nacia Vespero, mi povas diri, ke ne estis la plej brila, kiujn mi ĉeestis dum mia vivo kiel UKongresano. Fakte, mi unuafoje foriris antaŭ la fino. Diable, Ĉu en Portugalio ne estas alia vidinda artaĵo krom Fado? Sed almenaŭ tio estis respektema al ĉeestantaro, tamen. Ne tion oni mi povas diri pri la koncerto de homo konata kiel Platano: Mi forlasis la ejon, kiam mi aŭdis malagrablajn kantojn, kiel tiun, per kiu li deziras Fek' al Espe­ran­to. Oni povas esti mem­kritika sen forlasi respekton al si kaj ĉefe al tiuj, kiuj aŭskultas onin. Alimar­ĝene estis la koncerto de Jomo, ĉiam tiom respektema kaj amika, kiuj invitis nin veni en la scenejon danci kun li kaj ĝui la etoson fa­mi­lian kaj artan vekigita de liaj mirindaj kantoj kaj gitarludo. De­koj da geesperantistoj aliĝis al lia invito, kaj finis kun ŝvito kaj feliĉo pro tiu magia momento. De kelkaj kongresoj mi ne plu partoprenas en la Internacia Koruso, eĉ se mi komprenas, ke estas privilegio kanti tie, sed mia voĉo perdis forton kun aĝo, kaj ankaŭ partopreno postulas perdi aliajn eventojn de la UK, kaj mi provas ĉiam ĉeesti plej eble kiel eble en la ceteraj eroj.

Miĥaelo Bronŝtejn prelegas pri libroj siaj. Konstanta kongresano, Joŝi ŝemer' mankas al ni dum ses jaroj. Kiel tiuj de Libroservo, en kies plej alta etaĝo diversaj verkistoj prezentis siajn librojn, kiel Miĥaelo Bronŝtejn faras en apuda foto. Li ankaŭ muzikis por ni en koncerto kune kun Sergeo la Terura, kaj de tiam mi ade aŭskultas ilin el kompakta disko, kiun mi aĉetis tie. Sed tiu vizito al Libroservo ne estis senpaga: tie mi ricevis ŝokantan no­vaĵon el koverto de ĉi apuda libro: mia preskaŭ amiko kaj debatkunanto Joŝi Ŝe­mer mortis antaŭ ses jaroj, kaj mi tute ne sciis. Jes, devis esti pro tiu kialo, ke li ĉesis veni, tiom konstanta kongresano... Ni omaĝu lin kaj aliajn homojn, kiujn ni konis en niaj UK, kaj ili jam foriris el nia kun­esto..., per aĉeto ĉe UEA de ĉi tiu zorge kolektitaj detaloj pri nia samideano.

Estas neeble rakonti ĉion, sed mi ne volas ne mencii la fakajn kunvenojn, kiel tiun ĉi-su­ban, tiun de Internacia Komunista Esperan­tis­ta Kolektivo, gvidata de Dieter Rook; aŭ tiuj de ATEO, aŭ MEL, en kies kunesto mi tiom agrable pa­sigis la tempon kaj, fojfoje, mi alportis kelkajn ideojn.


Kajero 100ª ~ Kajeroj ~ In PDF (page 4ª) ~

Dieter Book gvidas kunvenon de IKK.