Redaktore Hispana flago Brita flago sago

Cent Kajeroj

Leganto havas en siaj manoj la numeron 100an de Kajeroj el la Sudo. Vere, la vojo estis longa kaj ne ĉiam estis komforte verki kaj reverki la artikolojn, kiujn vi, leganto, legis laŭ la jaroj. Sed jen ni.

Antonio Marco Botella. Eble la fondintoj de la maga­zino, An­tonio Marco Bo­te­lla kaj Mi­guel Fer­nández, ne an­taŭ­vidis nian lon­gan vi­von, ĉefe pro tio, ke estis pro­ble­moj en la aso­cio, pro politikaj kia­loj, kiuj kaŭzis, ke pres­kaŭ ĉi­uj niaj sa­mi­­de­­a­noj forlasis HA­LEn, kaj se estas mi­loj da legantoj de nia bulteno, tio estas nur pro tio, ke oni povas legi ĝin tute senpage el ĉiu lando el la mon­do. Jes, ni me­mo­­­ru, ke ni estas la­bo­­ristoj, sed ne ne­pre ruĝaj, aŭ eĉ maldekstraj. Labo­ristoj ja rajtas havi la poli­tikajn inklinojn, kiujn ili preferas, kaj eĉ se tiuj mal­deks­traj ne kom­pre­nas, ke oni povas esti labo­risto kaj ne maldekstra, tio ta­men ne estu nekonvene ne apar­teni al asocio kiel tiu nia, His­pana Asocio de La­boristoj Espe­rantistaj. Espe­re­ble la ce­nta numerveno ŝan­ĝigu la sin­tenon de esperantistoj kaj labo­ristoj, kaj denove ni ami­ke venu kaj kunlaboru en kle­ri­gajn aso­cion kaj bultenon.

De kiam la numero, kiun vi havas antaŭ viaj okuloj, leganto, devintus veni, kelkaj gravaj afe­roj okazis en Hispanio kaj ekstere. Unue estis la 103ª Universala Kongreso de Espe­ranto en Lisbono. Tie renkon­tiĝis multe da malnovaj amikoj, kvankam aliajn oni ne povis renkonti, ĉar ili jam forpasis, bedaŭrinde.

La alia afero grava estas la truka enek­oficiĝo de la perdinto de la lasta balotado en His­pa­nio. Pri ambaŭ even­toj ni rakontas en niaj paĝoj.

Aldone, okazis Libra Foiro en Mursjo post kelkjara neapero. Mi partoprenis en budo MCRC.

De la komenco de la dua cento de nia nu­me­raro, mi intencas, ke Kajeroj el la Sudo iĝu pli literatura kaj kle­­riga, kvankam en lite­ra­tu­ro povas veni ĉiu kampo de homa pen­so, inkluzi­van­­te so­ci­alo kaj poli­ti­ko, kiel ĝis nun formigis niajn nu­me­rojn. Fakte tiu ĉi nu­mero devin­tus esti verkita en la latina, sed mankas klerigo al mi fari tion, kaj sekve ĝi aperas nun en miaj tri lingvoj.

Mi esperas, ke ni akurate pre­zen­­tiĝos antaŭ vi, kaj ke vi kome­ntos pri nia laboro, kiun vi kom­preneble estas invitata parto­preni kaj kunlabori, se vi emas tion fari.


Kajero 100ª ~ Kajeroj ~ In PDF (page 3ª) ~