La viro, kiu amnestiis sorĉistinojn

Iam mi havis la ŝancon viziti la Muzeon de la Inkvizicio en Toledo. Post zorga rigardo al la ekspoziciaĵoj mi eliris kun la sento, ke oni ĵus trompis ne nur min, sed ankaŭ ĉiujn, kiuj trapasis tiun lokon. Muzeoj dediĉitaj al kondamno de la Hispana Inkvizicio abundas en multaj eŭropaj landoj, precipe en tiuj, kiuj —kiel Germanio aŭ Ĉeĥio— havus plej multe da kialoj silenti. Mi klarigos kial.

Unue, la instrumentoj montrataj en tiaj muzeoj —kompreneble ankaŭ en tiu de Toledo— ne estas torturiloj, sed ekzekutiloj: se oni enfermus homon, ekzemple, en specon de sarkofago plena je pikiloj kaj interne de la kovrilo kaj en la fundo, kiam ĝi fermiĝus, la viktimo mortus aŭ pro trapiko de grava organo aŭ pro amasa sangoperdo.

Malgraŭ tio, oni daŭre riproĉas torturon al la Inkvizicio. Sed torturo estas tiel malnova kiel la homaro mem. Jam antaŭ du mil jaroj, aŭ pli, la romianoj asertis, ke konfeso akirita sen torturo ne valoras. Ĉu la konfesinto poste restos netaŭga por normala vivo, tio al ili estis indiferenta. La Hispana Inkvizicio tamen ne uzis tiajn aparatojn, ĉar la doloro, kiun oni rajtis kaŭzi al akuzato, estis reguligita. Tia limigo ne ekzistis en aliaj lokoj, kie, pro manko de inkvizicio, ne estis reguligitaj nek la torturo nek la jura proceduro — ĉar vera proceduro ofte eĉ ne ekzistis. En Germanio, Svedio kaj multaj aliaj regionoj sufiĉis, ke iu estu akuzita pri sorĉado, por ke la homamaso lin linĉu; poste neniu aparta persono respondecis pri la murdo. Tial en Germanio oni nombris pli ol dudek mil mortigojn pro akuzo pri sorĉado, dum al la Inkvizicio oni povas atribui nur malpli ol cento dum pluraj jarcentoj de ekzisto.

Oni ofte svingas la ekzemplon de Zugarramurdi, kie, laŭ la popola rakonto, multaj sorĉistinoj estis bruligitaj en 1610ª. Sed tio ne estas vera. Tie oni procesigis 53 personojn, el kiuj nur ses atingis la ŝtiparon, pro diversaj kaŭzoj. Oni ankaŭ ne forgesu, ke la Inkvizicio mem ne mortigis: ĝi juĝis kaj, se konvene, kondamnis; sed la laika, tio estas la civila, aŭtoritato plenumis la verdikton. Eĉ tiel oni ne agis facilanime. Post la denuncoj, de januaro ĝis novembro 1609ª okazis la jura proceso, dum kiu oni protokolis la deklarojn de multaj atestantoj. Kiam la proceduro finiĝis, la konkludoj estis transdonitaj al la civila aŭtoritato, kiu efektivigis la ekzekuton. Aliloke en Eŭropo ne ekzistis similaj garantioj, kaj la nombro de ekzekutoj pro sorĉado, anstataŭ esti iom malpli ol cent dum pluraj jarcentoj — kiel en Hispanio — superis kvindek mil; proksimume duono el ili okazis en Germanio.

Kio malhelpis, ke la proceso de Zugarramurdi fariĝu la komenco de pliaj similaj procesoj? Sendube la senlaca kaj obstina agado de katolika pastro, Alonso de Salazar y Frías. Li estis lastmomente nomumita membron de la tribunalo, kiu devis juĝi la akuzitojn de Zugarramurdi, kaj li senĉese esprimis siajn dubojn. Sed ĉar li troviĝis en la malplimulto, li ne povis eviti la tragikan finon de tiuj ses kompatinduloj, kiuj vivaj forbrulis sur la ŝtiparo.

Dum la sekvaj jaroj li tamen studis la tutan dokumentaron kaj denove pridemandis ĉiujn atestantojn, akompanate de pluraj sekretarioj kaj tradukistoj de la eŭska lingvo. En la deklaroj, kiujn la tribunalo konsideris kiel pruvojn, li trovis amason da kontraŭdiroj kaj absurdaĵoj. Li registrigis ĉion en protokoloj, ankoraŭ hodiaŭ konsulteblaj, aranĝitaj en kvin dikaj volumoj. Fine li konkludis, ke sorĉado kaj paktoj kun la Diablo ne ekzistas. Li eĉ formulis frazon, kiu eniris la historion: Ekzistis nek sorĉistinoj nek sorĉitoj en tiu loko, ĝis oni komencis paroli kaj skribi pri ili. Pro tio en Hispanio ne plu okazis bruligoj de sorĉistinoj, dum la cetero de Eŭropo daŭrigis sian sorĉistinĉasadon ankoraŭ du jarcentojn.

Jen kion diras al ni la historio. Kial do oni plu kulpigas la Hispanan Inkvizicion pri obskurantismo kaj sorĉistinĉasado?

Ĝis relative lastatempe Hispanio estis la plej katolika lando en la mondo. La Hispana Imperio —kvankam ĝi efektive ne nomiĝis tiel, sed Hispana Krono— bazis sian disvastiĝon kaj sur sia lingvo kaj sur sia religio. Tiu, la Katolika Religio, estas la religio de amo. Ĝia plej grava maksimo parolas ĝuste pri tio: Amu unu la alian, kiel mi amis vin. Per tio oni scios, ke vi estas miaj disĉiploj. Kaj ĝin sekvas alia, ne malpli grava, sed multe pli ŝoka en mondo, kie la malamikon oni detruas: Amu vian malamikon.

La sekvantoj de Lutero, kontraŭe, opinias, ke tiu, kiu faras ion, pagu por ĝi. Krome ili diskriminacias siajn kontraŭulojn kaj batalas kontraŭ ili. Jen la malĝoja sorto de tiom da nordamerikaj triboj, kontraste kun tiuj de la sudo, kies teritoriojn nek la angloj nek usonanoj poste povis forpreni dum ili troviĝis sub la Hispana Krono. Ili ambaŭ neniam honte hezitis deklari, ke la indianoj ne estas personoj. Vidu kiel pruvon tiom vasteco da filmoj pri la konkero de l' okcidento de Usono! Ĉar histiorio rakontas pri ties uzado de ĉiujn rimedoj je sia dispono —inkluzive de bakteriologia milito— por ekstermi ilin aŭ, kiam ili estis tro multnombraj, peli ilin en rezervujojn sen sufiĉaj rimedoj por garantii dignan vivon.

Alivorte: tie, kie la katolikoj integris la tiel nomatajn sovaĝulojn kaj garantiis al ili la samajn rajtojn, kiujn ili mem havas, ĉar ili konsideris ilin infanoj de Dio, la protestantoj rigardis ilin kiel ion alian: rektajn rivalojn, kiujn oni devis senigi je iliaj teroj, riĉofontoj kaj eĉ vivoj.

Kaj tamen estas vaste disvastiĝita la ideo, ke ĝuste la hispanoj koloniigis Sudamerikon kaj senigis la indianojn je iliaj rajtoj, teroj kaj vivoj. Tio estas mensogo, same kiel la tuta Nigra Legendo, falsa kiel ĉiu legendo. Hodiaŭ oni nomas ĝian neadon Roza Legendo. Sed ne ekzistas alia Roza Legendo ol tiu, kiu silentigas la krimojn de angloj kaj usonanoj —kaj de la ceteraj eŭropaj koloniigaj landoj— en Ameriko kaj en la cetera mondo.

La Nigra Legendo komenciĝis iom pli frue, sed disvastiĝis poste danke al la invento de la presarto, ekde la deksesa jarcento. Estas malĝoje konstati, ke eĉ hodiaŭ multaj hispanoj plu englutas ĝin. Temas pri tiuj, kiuj ĉiam diras, ke ĉio fremda estas pli bona, kvankam historio montras al ni la malon.

Konata estas la kazo de nia Isaac Peral, inventinto de la plej progresinta armilo de sia epoko. Lin neglektis kaj atakis kaj la propraj samlandanoj kaj la fremduloj, kvankam lia invento povintus plilongigi la ekziston de la Hispana Imperio kaj verŝajne renversi la detruan agadon de Anglio kontraŭ Sudameriko, efektivigitan kun la nepre necesa helpo de perfidaj kreoloj. Poste estis ĝuste tiuj kreoloj, kiuj vere rifuzis al la indiĝenoj la rajtojn, kiujn la hispanoj estis garantiintaj al ili per la Leĝoj kaj la Konsilio de Indioj.

Hodiaŭ oni honoras tiujn kreolojn per monumentoj kaj laŭdoj en historilibroj, kvankam efektive ili estis mezvaloraj en ĉio krom en sia perfido kontraŭ Hispanio kaj kontraŭ siaj propraj popoloj. Ĉar la genocido kontraŭ indianoj en Sudameriko komenciĝis kun la sendependeco disde Hispanio, vera intercivitana milito eĉ se iliaj historilibroj diras ion alian.

Jarcentojn post Alonso de Salazar y Frías, la Franca Revolucio nuligis la krimon de sorĉado, kaj tio estis prezentata kiel socian kaj kulturan progreson. Sed Hispanio, denove, antaŭis tiun progreson je pluraj jarcentoj, danke al genia hispano: don Alonso de Salazar y Frías. Katolika pastro.

Kaj ĝuste tio doloras la nuntempajn modernulojn kaj progresistojn: li estis ne nur katoliko kaj pastro, sed ankaŭ hispano. Homoj kiel don Alonso montras, ke esti hispano estas motivo de fiero kaj honoro. Kaj tiu malpuraĵo, kiu hodiaŭ regas en nia lando, povus forskui tiun damaĝan kruston de moderneco kaj progresismo, kiu senigas ĝin je ĝia plej meritplena heredaĵo.