Pako Rabal

Antaŭ kelkaj monatoj mi trovis ĉe la urbodomo de Mazarrón, urbo kie mi loĝas, informon pri kurseto pri kinarto. Allogata de la ideo, mi enskribiĝis pro tio, ke kino ĉiam altiris min, kaj subite mi trovis min je la ebleco lerni ion pri la magia mondo de tiu arto. La kurso komenciĝis fine de februaro kaj finiĝis je la komenco de julio unu semajnfinon monate, po ok horoj. La kurso inkluzivis teorion, praktikon kaj filmadon pri mallonga filmo. Deko kaj duono da geamatoroj kunvenis sub la zorgo de reĝisoro Benito Rabal, kiu sukcesis krei la filmeton Najbaroj, ebla rakonto. Temas pri loĝkomunumo de luantoj, kaj ties problemoj, kiam avareco de vulturfundo aperas.

La etoso estis gaja kaj vekis mian intereson pri la direktoro mem, Benito Rabal' kaj pri ties patro, fama aktoro Francisco Rabal Valera, laŭsiadire Pako Rabal', kaj, sekve, pri la filmoj faritaj kaj de la patro kaj de la filo.

Pako Rabal' estis unu el la plej gravaj kaj plej rekoneblaj aktoroj de la hispana kino en la lasta jarcento. Li naskiĝis la 8an de marto 1926ª en Klino de l' Gos, kampara loko apud urbo Águilas, en la regiono Murcio, en modesta familio ligita al minlaborado. Kiam li estis ankoraŭ infano, la familio translokiĝis al Madrido pro ekonomiaj malfacilaĵoj. Tie lia patro laboris ĉe fervojaj tuneloj, dum la juna Pako devis frue konatiĝi kun laboro, malriĉeco kaj la malfacila ĉiutaga vivo de ordinaraj homoj. Tiuj spertoj poste fariĝis grava parto de lia homa sentemo kaj de la kredindeco, kun kiu li prezentis kamparanojn, laboristojn, malriĉulojn kaj homojn marĝenigitajn de la socio.

Rabal ne ricevis longan formalan edukadon. Kiel adoleskanto li laboris interalie kiel elektrikiston en filmstudioj, kie li povis observi de proksime la teĥnikon kaj arton ĉe l' mondo de kino. Li komencis aperi kiel figuranto kaj en tre malgrandaj roloj, sed lia forta ĉeesto, lia profunda voĉo kaj lia natura maniero konduti antaŭ la kamerao baldaŭ altiris atenton. La poeto Dámaso Alonso, kiu konis lin, rekomendis lin al Ludoviko Escobar, tiutempe direktoro de la Teatro María Guerrero. Tio malfermis al li la pordon de la profesia teatro. Je 1947ª li ricevis malgrandan rolon, kaj iom poste Jozefi Tamajo dungis lin por la kompanio Lope de Vega, en kiu li lernis la metion apud spertaj aktoroj.

Teatro estis lia vera lernejo. Li ludis en gravaj verkoj kiel La morto de vendisto
, de Arturo Miller; Edipo, de Sofoklo; kaj Julio Cezaro, de Vilhelmo Ŝekspir. Sur la scenejo li lernis regi la voĉon, la korpon, la silenton kaj la ritmon de dialogo. En la kompanio Lope de Vega li ankaŭ ekkonatiĝis kun aktorino Asunción Balaguer, kun kiu edziĝis je 1951ª. Amuze estis, interkrampe, ilia unua konversacio: iu prezentis lin al ŝi, kaj li diris:

Kaj ŝi, kompreneble, foriris malkontente, klariginte al li kiom malĝentila kaj aĉmaniera li estas!

Sed tamen ili parolis abunde poste, ĝis ili geedziĝis baldaŭ poste, tiel ke la geedzeco daŭris dumla resto de iliaj vivoj, kaj iliaj infanoj Teresa kaj Benito poste ankaŭ laboris en la mondo de spektaklo kaj kino. Kvankam Rabal ĉiam konservis profundan amon al teatro, ekde la komenco de la 1950aj jaroj li iom post iom elektis kinon kiel sian ĉefan profesion.

En sia unua granda periodo en hispana kino li ofte aperis kiel juna herooaŭ vira protagonisto kun forta fizika ĉeesto. Li ricevis gravan fruan agnoskon pro Hay un camino a la derecha (Estas vojo dekstre), La guerra de Dios (La milito de Dio), kaj Amanecer en Puerta Oscura (Sunleviĝo je pordo malluma). Tamen la decida renkontiĝo en lia kariero estis tiu kun Luis Buñuel. Sub la direkto de tiu fama hispana kinreĝisoro li interpretis la pastron en Nazarín kaj la ambiguajn, profunde homajn figurojn de Viridiana kaj aliaj rakontoj. Buñuel sciis uzi en Rabal samtempe noblecon, sensualecon, ironion kaj moralan maltrankvilon. Per tiuj filmoj la aktoro akiris internacian prestiĝon kaj fariĝis unu el la hispanaj vizaĝoj plej konataj eksterlande.

La internacia kariero de Rabal estis eksterordinare vasta. Li laboris kun Michelangelo Antonioni en L’eclisse (La eklipso), kun Luchino Visconti, Claude Chabrol, Jacques Rivette, Gillo Pontecorvo, William Friedkin kaj aliaj gravaj reĝisoroj. Li aperis en italaj, francaj, hispanamerikaj kaj usonaj produktadoj, kvankam li mem konfesis, ke lia malfacileco lerni lingvojn limigas lian karieran eblecojn. Lia aktorado ne dependis de eleganta teknika perfekteco, sed de io pli malfacile imitebla: absoluta vivo sur la ekrano. Li povis ŝajni severa, tenera, danĝera, humura aŭ kompatinda sen perdi sian internan veron. Lia raŭka voĉo, la intensaj okuloj kaj la karakteriza maniero movi la vizaĝon transformis lin en aktoron tuj rekoneblan.

Liaj 1970aj jaroj estis pli malstabila periodo. Pako Rabal partoprenis en ambiciaj filmoj, sed ankaŭ en multaj neegalaj internaciaj kunproduktaĵoj, parte pro profesiaj kaj ekonomiaj bezonoj. Lia granda arta renaskiĝo venis en la 1980aj jaroj, danke precipe al la reĝisoro Mario Camus. En Los santos inocentes (La sanktaj senkulpuloj), laŭ la romano de Miguel Delibes, Rabal kreis la neforgeseblan rolon Azarías, malriĉan kamparanon kun intelekta handikapo, infana tenero kaj profunda ligo al la naturo. Por prepari la rolon, li studis la parolmanieron kaj la vivon de la kamparanoj de Ekstremaduro. Lia interpreto evitis sentimentalecon kaj montris la humiligon de homo submetita al kruela socia ordo. En 1984ª li kunhavis kun Alfredo Landa la premion por plej bona aktoro en la Festivalo de Kans (Cannes), Francujo.

Post tiu triumfo komenciĝis nova matureca etapo. Rabal jam ne estis la bela junulo de la 1950aj jaroj, sed aktoro kapabla porti sur sia vizaĝo tutan historion de Hispanio. Li brilis en filmoj kiel Padre nuestro (Nia patro), El disputado voto del señor Cayo (La disputata voĉdono de Sinjoro Kajo), ¡Átame! (Ligu min!) kaj El hombre que perdió su sombra (La homo, kiu perdis sian ombron). En televido li atingis grandegan popularecon kiel la eksan taŭroluktisto en la serio Juncal (Ĥunkal'), reĝisorita de Jaime de Armiñán. Fine de la 1990aj jaroj Karlo Saŭra (Carlos Saura) elektis lin por interpreti la maljunan pentriston Fransisko de Gojo en Goya en Burdeos (Gojo en Bordozo). La rolo, plena je memoro, doloro, pasio kaj proksimeco al morto, ŝajnis kunigi la tutan vivsperton de Rabal. Pro ĝi li ricevis la premion Goya por plej bona ĉefa aktoro.

Pako Rabal estis ne nur profesia interpretisto, sed ankaŭ homo kun forta socia kaj politika konscio. Dum la frankisma diktaturo li proksimiĝis al la kontraŭfrankisma maldekstro, aliĝis al la tiam kontraŭleĝa Komunista Partio kaj subskribis protestojn kontraŭ subpremo. Tia sinteno kelkfoje malhelpis lian karieron en Hispanio. Li tamen ne konstruis sian publikan bildon kiel malproksima intelektulo. Li konservis popularan, rektan kaj varman kondutmanieron, kaj multaj kolegoj memoris lian sindonemon, gastamon kaj fortan senton de amikeco. Li estis profunde ligita al Mursjo kaj al sia naskiĝloko, eĉ post kiam lia laboro igis lin vojaĝi tra granda parto de la mondo.

Li mortis la 29an de aŭgusto 2001ª dum aviadila vojaĝo de Montrealo al Madrido, post ricevi premion omaĝe al lia tuta kariero. La aviadilo devis alteriĝi en Bordozo, la urbo ligita al lia lasta granda rolo kiel pentristo Gojo. La jam anoncitan Premion Donostia oni transdonis postmorte dum la Festivalo de San Sebastjan', kaj lia nepo Liberto Rabal ricevis ĝin en lia nomo. Tiu fino havis preskaŭ kinematografian cirklecon: granda aktoro foriris tuj post internacia omaĝo, proksime al urbo, kiun li ĵus igis parton de sia arta legendo.

La heredaĵo de Paco Rabal restas viva, ĉar liaj plej bonaj interpretoj ne apartenas nur al unu epoko. Ili daŭre parolas pri malriĉeco, potenco, digno, deziro, maljuniĝo kaj la bezono esti vidata kiel homo. Li kunigis la tradicion de la klasika teatro, la aŭtoran kinon de Buñuel kaj Antonioni, la socian realismon de Mario Camus kaj la novajn vojojn de reĝisoroj kiel Almodovar kaj Saŭra. En 2026ª, cent jarojn post lia naskiĝo, Murcjo dediĉis al li novajn omaĝojn kaj kreis premion portantan lian nomon. Sed lia vera monumento troviĝas en kino: en la rigardo de Nazarín, en la korpa kaj anima fragileco de Azarías, en la voĉo de Juncal kaj en la maljuna Gojo, kiu rememoras sian vivon antaŭ la mallumo.